Liege Airport

Belga flughaveno, situanta en Wallonie.
• Plennomo: Liege Airport.
• Prononco: [ʼliɛʒ ɛrʼport].


Unue, la Liege Airport situas en la nordokcidenta parto de la distrikto Liège, en urbo Bierset. Ĝi estas la oka eŭropa flughaveno koncernante la aera transporto de varoj. Sed ĝi ankaŭ estas la tria belga flughaveno kaj la dua valona flughaveno koncernante la transporto de pasaĝeroj. 

Jam de la komenco de la XXa Jarcento, la unua Liege Airport situas sur la flugkampo de Ans, kun gazona kurejo. Ĝi estas forlasita en 1930, por translokiĝi sur la situo de Bierset, kie la Belga Aerarmeo instalas bazon. Do, ambaŭ uzas la samajn kurejojn ĝis 2010, kiam la Base Aérienne de Bierset fermas siajn pordojn.

La Liege Airport havas du paralelajn kurejojn por la deteriĝo kaj la surteriĝo: la unua estas 3.690 metroj longa kaj la dua estas 2.340 metroj longa. Ekde 1998 la flughaveno havas novan kontrolturon. En aprilo 2005, nova terminalo estas ankaŭ inaŭgurita, kun ĉiujara kapablo de unu miliono da pasaĝeroj.