MARTENS Wilfried

Belga politikisto (Sleidinge 1936 – Lokeren 2013).
• Plennomo: Wilfried MARTENS.
• Prononco: [ʼwilfri:t ʼmartɛns].


Unue Wilfried MARTENS ricevas la titolojn de Doktoreco pri Juro, Licencio pri Notaria Profesio kaj Bakalaŭro pri Tomista Filozofio. Dum siaj studadoj ĉe la Katholieke Universiteit Leuven, li estas prezidanto de du flandraj movadoj: la Vlaamse Vereniging van Studenten (VVS) kaj la Katholiek Vlaams Hoogstudenten Verbond (KVHV), jam konataj por iliaj lingvaj malcedemoj. Ankaŭ li studas la internacian politikan sciencon ĉe la Harvard University.

Poste li laboras sinsekve en la kabinetoj de Pierre HARMEL (1965) kaj Paul VANDEN BOEYNANTS (1966), ambaŭ tiamaj ĉefministroj. Intertempe, Wilfried MARTENS pledas kiel advokato ĉe la Hof Van Beroep van Gent. Politike, li eniras la partion CVP (1963) kaj fariĝas prezidanto de la CVP Jongeren (1968), apud Jean-Luc DEHAENE kaj Miet SMET interalie.

Post studa vojaĝo al la usonan ŝtatdepartementon, Wilfried MARTENS estas prezidanto de la CVP, inter 1972 kaj 1979. Plie, li servas kiel deputito (1974-1991) kaj kiel senatano (1991-1994), ludante gravan rolon en du politikaj interkonsentoj pri la instituciaj reformoj de la “Pacte dʼEgmont” (1977) kaj de la “Accords du Stuyvenberg” (1978). Dume li kunfondas la European People's Party (EPP) en 1976.

Wilfried MARTENS estas ĉefministro en naŭ koaliciaj registaroj inter 1979 kaj 1992, escepte dum periodo de ok monatoj en 1981, kiam la posteno estas okupita de Mark EYSKENS. Tamen, li akiras tiun altrangan funkcion sen alia ministra prirespondeco antaŭe, kio estas sufiĉe malofta en belga politiko. Dume li atingas certan pacemon en la lingva dosiero, konkretigante la ekziston de la Région Wallonne kaj de la Vlaams Gewest en 1980, sed forgesante la problemon de la Région de Bruxelles-Capitale.

De 1990 ĝis 2013 Wilfried MARTENS estas prezidanto de la European People's Party (EPP). Inter 1993 kaj 1996 li estas prezidanto de la European Union of Christian Democrats (EUCD), ĝis ĝia kununuiĝo kun la European People's Party (EPP). De 1994 ĝis 1998, li estas membro de la Eŭropa Parlamento, sidante por la grupo de la European People's Party (EPP).

De oktobro 2000 ĝis novembro 2001 Wilfried MARTENS estas ankaŭ prezidanto de la Christian Democrat International (CDI). Dum politika krizo en 2007, li estas unu el la Ŝtatministroj, kiun la reĝo Albert II konsultas por solvi la problemon. Post la nomumo de Herman VAN ROMPUY kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio, li plenumas mision por efika kaj rapida transiro ĝis nova ĉefministro.

Private Wilfried MARTENS havas tri edzinojn kaj kvin infanojn. En 1962, li edziĝas kun Lieve VERSCHROEVEN, de kiu li havas du infanojn Kris (1965) kaj Anne (1969). En 1998, li edziĝas kun Ilse SCHOUTEDEN, de kiu li havas tri infanojn Sarah (1997), Sophie (1997) kaj Simon (2001). Bedaŭrinde, en 2007, li eksedziĝas de sia dua edzino. Poste, li edziĝas kun Miet SMET, civile je la 27a de Septembro 2008 kaj religie je la 27a de Aprilo 2013, post la morto de lia unua edzino.