Paola

Sesa reĝino de la Belganoj (Forte dei Marmi {IT} 1937).
• Plennomo: Paola (Margherita) (Maria) (Antonia) (Consiglia) (RUFFO DI CALABRIA).
• Prononco: [paʼola (margeʼrita) (ʼmarja) (anʼtonja) (kɔnʼsiglia) (ʼrufɔ ʼdi kaʼlɑbria].
• Titolo: Paola DE BELGIQUE en franclingvo, Paola VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Paola VON BELGIEN en germanlingvo.


La princino Paola estas la plej juna el la sep infanoj de la princo Fulco RUFFO DI CALABRIA kaj de la grafino Luisa Maria GAZELLI DI ROSSANA E DI SEBASTIANO. Ŝi travivas sian tutan junecon en la familia hejmo en Roma. En tiu urbo ŝi ankaŭ ĉeestas la kursoj de l’Istituto Villa Pacis, de l’Istituto Sant’Angela Merici kaj de la Liceo Caterina Volpicelli, kie ŝi finas siajn grekolatinajn studadojn.

En 1958, dum la surtronigaj ceremonioj de la papo Ioannes XXIII, Paola renkontas la princon Albert ĉe la belga ambasadorejo en Roma. Je la 2a de Julio 1959 la paro geedziĝas en Bruxelles kaj poste transloĝiĝas al la Château du Belvédère. Kune ili havas tri infanojn (Philippe, Astrid kaj Laurent) antaŭ trapasi gravan edzecan krizon.

Fine de la jaroj 1970 Paola definitive paciĝas kun sia edzo. Kvankam ŝi estas la edzino de la tiama kronprinco, ŝi malofte aperas en publiko, ne havas difinitan oficialan rolon kaj neniam faras paroladojn. Tamen ŝi estas honora prezidantino de lʼOeuvre Royale des Berceaux Princesse Paola, de la belga sekcio de la organizaĵo AMADE kaj de la Cercle Vivaldi de Belgique.

Post la surtroniĝo de Albert II en aŭgusto 1993, Paola fariĝas reĝino de la Belganoj, je 56 jara. Konsekvence ŝi ĉeestas ­– kun sia edzo – en gravaj oficialaj ceremonioj internlande, vizitas altrangulojn kaj eminentulojn el la Almanach de Gotha, ricevas alilandajn famulojn en Bruxelles. Dum 20 jaroj da reĝado, la edza paro faras 29 vojaĝojn eksterlanden: Luksemburgio, Svedio kaj Hispanio (1994); Danio kaj Germanio (1995); Finnlando kaj Japanio (1996); Norvegio kaj Aŭstrio (1997); Rusio kaj Italio (1998); Pollando kaj Portugalio (1999); Nederlando, Ĉeĥio kaj Svislando (2000); Grekio (2001); Hungario (2002); Bulgario kaj Francio (2003); Maroko (2004); Ĉinio (2005); Litovio (2006); Latvio kaj Irlando (2007); Estonio kaj Hindio (2008); Rumanio (2009) kaj denove en Germanio (2011).

Okaze de la surtroniĝo de sia edzo la reĝino Paola estras la kortegon. Kiel mastrumino de la reĝaj restadejoj de 1993 ĝis 2013, ŝi zorgas pri la flora ornamado, pri la bona organizado de la festoj kaj kunvenoj, pri la regula riparado de la meblaro kaj salonoj. Fervora pri botaniko kaj ĝardeno ŝi ankaŭ kontrolas la prizorgadon de Les Serres Royales en Laeken kaj de la parkoj.

Kiel mecenatino la reĝino Paola kreas komitaton por enirigi la nuntempan belgan arton en la Palais Royal en Bruxelles, konstruita dum la XIXa Jarcento. En oktobro 2002 tiu unika klopodo kondukas al la inaŭguro de verkoj de belgaj artistoj: serio da fotoj de Dirk BRAECKMAN, sep pentraĵoj de Marthe WÉRY kaj la plafono de la Salle des Glaces de Jan FABRE. Depost la morto de Léopold II en 1909, ŝi vere estas la unusola, kiu signas gravan paŝon en la historio de la reĝaj bienoj.

Plie, Paola estas la unua belga reĝino, kiu havas oficejon ĉe la Palais Royal en Bruxelles. Verdire ŝi deziras teni striktan dividon inter ŝiaj privata kaj publika roloj. En socia fako, ŝi okupiĝas pri la Croix Jaune et Blanche, la Fondation Reine Paola kaj lʼOeuvre Nationale des Aveugles. Depost la afero Marc DUTROUX en 1996, ŝi okupiĝas pri Child Focus, Global Alliance against Child Sexual Abuse Online kaj Missing Children Europe. En kultura fako, ŝi okupiĝas pri la Chapelle Musicale Reine Élisabeth, la Concours International de Chant Baroque ĉe la Château de Chimay, la Galerie de Prêt dʼOeuvres dʼArt ĉe la Château Malou, la Printemps Musical de Silly kaj la organizaĵo The New Belgica.

Fine la reĝino Paola alportas iom da moderneco al la monarĥio. Efektive, ŝi akceptas skriban intervjuon por lʼAgence Belga okaze de ŝia 65a naskotago (2002), konsentas longan intervjuon en Venezia por la televidoj RTBF kaj VRT (2006) kaj registras mesaĝon por la ceremonio de la 20a datreveno de la Télévie organizita de Bel-RTL kaj RTL-TVI (2008). Post la abdiko de sia edzo Albert II en 2013, ŝi konservas la titolon de reĝino kaj daŭre restadas ĉe la Château du Belvédère, sed ne plu estas la Unua Sinjorino de Belgio...