Astrid

Belga princino el franclingva esprimo (Bruxelles 1962).
• Plennomo: Astrid (Joséphine-Charlotte) (Fabrizia) (Élisabeth) (Paola) (Marie) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [asʼtrid (ʒɔzeʼfin - ʃarʼlɔt) (fabriʼdzja) (elizaʼbɛt) (paʼola) (ʼmari:) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Astrid DE BELGIQUE en franclingvo, Astrid VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Astrid VON BELGIEN en germanlingvo.


Ŝi estas la dua infano de la reĝo Albert II kaj de lia edzino Paola. Ankaŭ Astrid estas la fratino de Philippe kaj Laurent. Plie ŝia baptopatro estas sia patrina onklo Fabrizio RUFFO DI CALABRIA kaj sia baptopatrino estas sia patra onklino Joséphine-Charlotte DE BELGIQUE.

Astrid sekvas siajn unuagradajn kaj duagradajn studadojn ĉe la Institut de la Vierge-Fidèle de Bruxelles. Poste ŝi studas belartan historion ĉe la Universiteit Leiden dum unu jaro. Ankaŭ ŝi daŭrigas sian edukadon ĉe la Institut Universitaire dʼÉtudes Européennes de Genève kaj en Michigan.

Je la 22a de Septembro 1984, Astrid edziniĝas kun la arkiduko Lorenz VON HABSBURG-LOTHRINGEN. La paro havas kvin infanojn: Amedeo (1986), Maria Laura (1988), Joachim (1991), Luisa Maria (1995) kaj Laetitia Maria (2003). Ili loĝas ĉe la Villa Schonenberg proksime de la Château du Stuyvenberg en Laeken.

En 1991, post la abolicio de la salfranka leĝo de la Parlamento, Astrid fariĝas la unua princino de la reĝa familio eniri la heredordon de la trono de Belgio, heredigi sian titolon al ŝiaj infanoj, esti membro de la Senato, akiri gradon en la belga armeo kaj ricevi dotadon de la registaro.

De 1984 ĝis 1993, la geedzoj kaj iliaj tri unuaj infanoj anonime restadas en Basel, kie la arkiduko Lorenz laboras ĉe la privata banko E. Gutzwiller & Cie dum la princino Astrid havas nenian oficialan okupon.

En 1993 la familio rehejmiĝas al Belgio. La princino Astrid, kiu estas filino de la novaj suverenoj Albert kaj Paola, komencas sian oficialan vivon per la prezido de la Croix-Rouge de Belgique (1994-2007). Unu jaron poste, ŝi fariĝas kolonelo de la Service Médical Belge kaj ricevas la Grand Cordon de l’Ordre de Léopold, la plej alta premio de la lando.

Inter siaj aktivecoj, Astrid helpas diversajn asociojn, kies l’Association Insuffisants Respiratoires, l’Association Mondiale des Amis De l’Enfance (AMADE), la Fédération Francophone des Sourds de Belgique, la Fondation Vivat - Foyer Général Cornet, la International Federation for Hydrocephalus and Spina Bifida, la Institut Médico-Pédagogique Sainte-Gertrude, Les XXI asbl kaj la RaDiOrg.Be (Rare Diseases Organisation Belgium). Ŝi ankaŭ estas la honorprezidantino de l’Action Damien, de l’Association Pinocchio, de la Fondation Médicale Reine Élisabeth, de la Jeunesses Musicales de Bruxelles, de l’Organisation Européenne pour la Recherche et le Traitement du Cancer (2003-2014) kaj de la sciencaj fondusoj de la Fondation Roi-Baudouin. Vere la princino tre interesiĝas pri la sciencaj esploroj kaj ofte vizitas laboratoriojn.

En 2007, la princino Astrid fariĝas delegita persono de Roll Back Malaria (RBM) por la batalo kontraŭ la malario, kion forkondukas ŝin vojaĝi en Tanzanio kaj Zambio por ke la amaskomunikiloj informas la homojn pri tiu terura malsano.

Ekde la 21a de Julio 2013, daton de la surtoniĝo de ŝia frato la reĝo Philippe, la princino Astrid prezidas la ekonomiajn misiojn eksterlande: en Sud-Afriko kaj Angolo (dum oktobro 2013), en Hindio (dum novembro 2013), en Sauda Arabio kaj Omano (dum marto 2014) kaj en Kolombio kaj Peruo (dum oktobro 2014 ).