DE BRAEKELEER Ferdinand

Belga gravuristo kaj pentristo (Antwerpen 1792 – 1883).
• Parencaro: Ferdinand DE BRAEKELEER (filo), Henri DE BRAEKELEER (filo).
• Plennomo: Ferdinand DE BRAEKELEER.
• Prononco: [fɛrdiʼnɑ̃ ʼdǝ ʼbrɑkǝ,le:r].


Naskiĝita en malriĉa familio kaj rapide orfo, Ferdinand DE BRAEKELEER ricevas edukadon ĉe la Kunstschool voor Wezen de la pentristo Mattheus Ignatius VAN BREE, kaj poste sekvas kursojn de la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten van Antwerpen. En 1809 kaj 1811, li gajnas plurajn premiojn, kio permesas al li havi famon ĉe la Salon de Paris en 1813 kun lia pentraĵo «Aeneas die Anchises redt uit de brand van Troje».

Kun la celo profiti de sia arto, Ferdinand DE BRAEKELEER provas diversajn fakojn tra la historia kaj la religia pentraĵoj, kiel en «Sint Sebastiaan» (1818). En 1819, dankʼal lia pentraĵo «Tobias bezorgt het zicht aan zijn vader terug», li ricevas la Prix de Rome de la urbo Antwerpen, kiu permesas al li malkovri, kun Mattheus Ignatius VAN BREE, pejzaĝojn el Italio, pri kiuj li plenigas skizolibreton eldonita en Bruxelles de la Bibliothèque Royale de Belgique. Li ankaŭ realigas pentraĵojn kun italaj temoj kiel «De boerin van Frascati» aŭ «Grot van Neptunus» (1822).

Rehejmiĝita en Antwerpen, Ferdinand DE BRAEKELEER inspiriĝas de la malnovaj flandraj majstroj, kun gravuraĵoj kaj pentraĵoj pri historiaj temoj («De Citadel van Antwerpen na het bombardement van 1832») kaj ĝenroscenoj («Herbergscène met muzikanten» - «Interieur met boeren» - «Oude jager met jong meisje»). Lia influo super la belgaj artistoj estas grava, komencante per liaj filoj Ferdinand DE BRAEKELEER kaj Henri DE BRAEKELEER, lia nevo Adrien Ferdinand DE BRAEKELEER. Plie, li inicas pentristojn kiel Jacob JACOBS kaj Hendrik LEYS, kio anoncas la komencon de l’École Belge de Peinture dum la XIXa Jarcento.