PERIN François

Belga aktivisto, instruisto kaj politikisto (Liège 1921 – 2013).
• Plennomo: François PERIN.
• Prononco: [frɑ̃ʼswa pǝʼrɛ̃].


Doktoro pri juro el lʼUniversité de Liège, François PERIN sinsekve fariĝas staĝulo ĉe la Ministerio pri Internaj Aferoj (1946), vicprokuroro ĉe la Ŝtata Konsilio (1948-1961), asistanto ĉe lʼUniversité Libre de Bruxelles (1954), docento ĉe lʼUniversité de Liège (1958), profesoro pri konstitucia juro ĉe lʼUniversité de Liège (1965-1986) kaj fine politikisto.

Membro de la grupo Esprit (1954) kaj de la ĵurnalo La Gauche, François PERIN iniciatas la kreadon de la politika partio Mouvement Populaire Wallon (MPW), post la ĝenerala striko de la vintro 1960-1961. Tie li defendas la ideojn de federalismo kaj de populara referendumo. En 1964, li fondas la Parti Wallon des Travailleurs (PWT), kie li estas elektita deputito en 1965. Poste tiu partio kunfandas kun la Front wallon de Robert MOREAU kaj de tiam nomiĝas Parti Wallon (PW). Post la eventoj en Leuven, la Parti Wallon (PW) fariĝas Rassemblement Wallon (RW), bonvenigante katolikojn seniluziiĝitaj kun la sinteno de la Parti Social Chrétien (PSC).

Dankʼal ĝiaj bonegaj elektaj rezultoj, la Rassemblement Wallon (RW) provas sperton en la registaro, por profundigi la procezon de regioniĝo. Sed la rilatoj inter la ministroj kaj la Rassemblement Wallon (RW) streĉas rapide. Post kontaktoj kun la Parti Social Chrétien (PSC) kaj kreado de la grupo CRéER, François PERIN forlasas la Rassemblement Wallon (RW) en 1976, kaj fondas la Parti pour les Réformes et la Liberté de Wallonie en 1977. Elektita ĉe Senato, li definitive eliras la hemiciklon, dirante ke li ne povas resti reprezentanto de ŝtato en kiu li ne plu kredas kaj de nacio kiu ne plu ekzistas (1980).

Okaze de la provinca baloto je la 8a de Oktobro 2006, François PERIN aperas sur la listoj de la Rassemblement Wallonie France (RWF), kie li deziras ke Flandrio deklaru sian sendependecon, ke Bruxelles fariĝu internacia urbo kaj ke Valonio estu aneksita de Francio...

Inter la precipaj publikaĵoj de François PERIN, oni devas citi: «La démocratie enrayée: essai sur le régime parlementaire belge de 1918 à 1958» (1960), «La Belgique au défi - Flamands et Wallons à la recherche dʼun état» (1963), «Le régionalisme dans l’intégration européenne» (1967 & 1969), «Germes et bois morts dans la société politique contemporaine» (1981) kaj «À la recherche d’une nation introuvable» (1989).