Abbaye de Bonne-Espérance

Belga abatejo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Abbaye de Bonne-Espérance.
• Prononco: [abɛʼji: ʼdǝ ʼbɔn - ɛspeʼrɑ̃s].
• Adreso: rue Grégoire JURION 10, 7120 Vellereille-les-Brayeux.


Fondita en 1130 lʼAbbaye de Bonne-Espérance postvivas la tumultojn de la Franca Revolucio. La konstruaĵo estas sur la listo de la Patrimoine immobilier exceptionnel de la Région wallonne. Delonge ĝi gastigas unuagradan kaj duagradan lernejon.