SAIVE Jean-Michel

Belga tablotenisisto (Liège 1969).
• Plennomo: Jean-Michel SAIVE.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - miʼʃɛl ʼsɛ:v].


Unue, li facile elektas sian sporton dum sia frua juneco, ĉar li estas naskiĝita en familio de getablotenisistoj. Efektive, lia patro estis la deka ludanto en Belgio kaj lia patrino gajnis la Belgian Ladiesʼ Doubles Championships, kiam ŝi estis graveda de li! Dum sia kariero Jean-Michel SAIVE rikoltas entute 130 medalojn (51 oraj, 38 arĝentaj kaj 41 bronzaj) dum internaciaj turniroj...

Je 13 jara Jean-Michel SAIVE jam partoprenas en sia unua maĉo por la nacia teamo. En 1985, li estas la unua ludanto en Belgio, rango kiun li tenas ĝis 2011 sen interrompo. Plie, kiel li estas famkonata tiom por sia venkemo kiom por sia sporteco, li ricevas la UNESCO World Award of Fair Play en 1989.

Poste Jean-Michel SAIVE estas elektita Sportif belge de lʼannée (1991 kaj 1994) kaj ricevas la Trophée National du Mérite Sportif (1991). Dum tiu periodo li gajnas la European Table Tennis Championships (1994) en Birmingham, la Europe Top 12 (1994) en Arezzo kaj la European Club Cup of Champions (1994) kun la belga teamo Royal Villette Charleroi. Konsekvence, li fariĝas la unua ludanto tra la mondo, rango kiun li tenas dum 515 tagoj (de la 9a de Februaro 1994 ĝis la 8a de Junio 1995 kaj de la 26a de Marto 1996 ĝis la 24a de Aprilo 1996).

Intertempe, Jean-Michel SAIVE partoprenas en sep sinsekvaj Olympic Games, de Seoul 1988 ĝis London 2012. Bedaŭrinde li neniam gajnas medalon en tiuj prestiĝaj konkuroj. Tamen li estas flagportanto de la belga teamo dum la malfermaj ceremonioj en Atlanta 1996 kaj Athens 2004.

En 2012, Jean-Michel SAIVE forlasas la Royal Villette Charleroi, pro financaj problemoj de la klubo. De tiam, li komencas novan defion ĉe la Logis Auderghem NRCS, kun kiu li rapide fariĝas ĉampiono de Belgio (2013 kaj 2014). Verdire, tio estas la unua teamo, kiu gajnas la titolon post 25 jaroj da domino de la Royal Villette Charleroi.