Abbaye de Villers-la-Ville

Belga abatejo, situanta en Wallonie, provinco Brabant Wallon.
• Plennomo: Abbaye de Villers-la-Ville.
• Prononco: [abɛʼji: ʼdǝ viʼlɛrs - ʼla - ʼvil].
• Adreso: rue de lʼAbbaye 55, 1495 Villers-la-Ville.


L’Abbaye de Villers-la-Ville estas cisterciana abatejo situanta en la samnoma urbo. Fondita en 1146 meze de la valo de rivero Thyle, forlasita en 1796, la plej vasta parto de la loko estas en ruinoj. Tamen ekde 1992 ĝi estas klasifikita kiel Patrimoine Exceptionnel de Wallonie.