ICKX Jacky

Belga stiristo (Bruxelles 1945).
• Parencaro: Larissa ICKX (filino) kaj Vanina ICKX (filino).
• Plennomo: Jacky ICKX (publike), Jacques (Bernard) ICKX (private).
• Prononco: [ʒaʼki ʼiks , ʼʒɑ:k (bɛrʼnɑr) ʼiks].


Unue, alinomita Monsieur Le Mans dankʼal siaj ses venkoj en la daŭrkurado 24 Heures du Mans, Jacky ICKX estas famkonata por sia ĝentila konduto kaj por la plej riĉa premiaro de la belgaj stiristoj en aŭtosporto.

Verdire, li estas la filo de Jacques ICKX, ĵurnalisto en aŭtosporto. Sed malgraŭ tiu familia kunteksto, Jacky ICKX havis malmulte da intereso en la sporto, ĝis lia patro aĉetas al li Zündapp motorciklon. Baldaŭ li gajnas 8 el la 13 vetkurojn de la unua sezono kaj la eŭropa provtitolo en la 50cm³ kategorio.

Je 18 jara, Jacky ICKX komencas la aŭtokonkuradon ĉe la Tour de France Automobile en 1963, apud lia samlandano Georges HARRIS. Ĉe la 1000 km Nürburgring, li estas dua en Ford Mustang (1965) kaj unua en Ford Cortina Lotus (1966), kun Gilbert STAEPELAERE. Samjare li gajnas la 24 Heures de Spa en BMW 2000TI.

Dum la sezono 1967, Jacky ICKX faras grandiozan eniron en la altranga konkuro transveturante, kun lia modesta Matra Formula 2, preskaŭ ĉiuj la Formula 1 dum la provoj de la German Grand Prix en Nürburgring. Fine de la jaro, li komencas stiri la Cooper Maserati en Monza, kaj atingas la sesan rangon. Intertempe, li gajnas la 1000 kilomètres de Spa, la 1000 kilomètres de Paris, la 9 Heures de Kyalami kaj la Swedish Grand Prix, ĉiam en Mirage M1 kun motoro Ford. Dungita de Ferrari en 1968 li ankaŭ sukcesas sian unuan Grand Prix Automobile de France en Rouen-Les-Essarts. Plie, en 1969, li gajnas la finan venkon dum la 24 Heures du Mans, post lukto inter lia Ford GT40 kaj la Porsche 908 de Hans HERRMANN kaj Gérard LARROUSSE.

Dum la sekvantaj jaroj, eĉ se ili komencas per enhospitaligado pro severaj brulvundoj post incendio de lia aŭtomobilo ĉe la Spanish Grand Prix, Jacky ICKX estas ankoraŭ en la avangardo de la konkurado kun ok venkoj en Formula 1. En 1970 li gajnas la Austrian Grand Prix, la Canadian Grand Prix kaj la Mexican Grand Prix. En 1971 li gajnas la Dutch Grand Prix. En 1972, li gajnas sian lastan vetkuron okaze de la German Grand Prix, en Ferrari 312B2.

En 1974, kiam li subskribas kontrakton kun la Team Lotus, malfacila periodo komencas. Efektive, post la Brazilian Grand Prix lia sezono estas fiasko, ĉar lia Lotus Ford paneas en kvin sinsekvaj vetkuroj ĝis 11a rango ĉe la Dutch Grand Prix en Zandvoort. La jaro 1975 estas eĉ pli katastrofa por Lotus kaj Jacky ICKX forlasas la teamon meze de la sezono, kvankam li atingas duan rangon en la ĥaosa Spanish Grand Prix, kiu estis ombrita de akcidentoj kaj haltita antaŭ duono de la distanco.

De tiam ŝajnas, ke la fino de lia kariero en Formula 1 estas proksime. En 1976 li komencas la sezonon ĉe la teamo Frank Williams Racing Cars sed, post tri vetkuroj, li subskribas ĉe la nova teamo Walter Wolf Racing, kiu havas financan subtenon de Wolf. Dume, li gajnas trifoje la 24 Heures du Mans, en Mirage GR8 (1975) kaj en Porsche 936 (1976 kaj 1977). Poste, Jacky ICKX ne plu regule stiras en Formula 1, sed nur sporade. En 1977, li nur partoprenas en la Monaco Grand Prix, kun fino je 10a rango. En 1978, li partoprenas en kvar vetkuroj, akirante 12an rangon ĉe la Belgian Grand Prix en Zolder. En 1979, li finas sian karieron en la teamo Ligier, anstataŭante la vunditan stiriston Patrick DEPAILLER.

Post sia periodo Formula 1, Jacky ICKX daŭrigas vetkurojn en aliaj kategorioj de aŭtosporto, sur kiuj li decidas koncentri ekskluzive sian atenton. Do, li gajnas du pliajn fojojn la 24 Heures du Mans, en Porsche 936 (1981) kaj en Porsche 956 (1982). En 1983, li finas sian karieron per venko en la Paris-Dakar Rally, kun la franca aktoro Claude BRASSEUR kiel kunpiloto.

En 2006, Jacky ICKX fariĝas Grand Officier de lʼOrdre de Léopold, plej alta premio en Belgio. En 2009, li restadas dum tempo en Malio kaj financas la konstruon de putoj por venki la mankon de akvo de la loĝantoj. Ankaŭ li estas tutmonda ambasadoro de la grupo Volkswagen...