MR

Belga partio el franclingva esprimo.
• Plennomo: Mouvement Réformateur, mallongige MR.
• Prononco: [ʼɛm ʼɛr].


La MRMouvement Réformateur – estas politika partio je dekstra tendenco en la franclingva parto de Belgio. Komence de la jaroj 1990, la liberala partio spertas sinsekvajn ŝanĝiĝojn, ĝis nova nomo en 2002. La celo estas krei grandan popularan movadon, kiu povas esti alternativo al la socialista hegemonio kaj forto por institucia reformo.