PETIT Gabrielle

Belga flegistino, rezistulino kaj spionino (Tournai 1893 – Schaerbeek 1916).
• Plennomo: Gabrielle PETIT.
• Prononco: [gabriʼɛlǝ pǝʼti].


Gabrielle PETIT studas ĉe la Couvent des Sœurs de lʼEnfant-Jésus en Brugelette. Ŝi estas nur 21 jara dum la subita invado de Belgio de la germanaj trupoj en 1914. Tiam, kiam sia fianĉo Maurice GOBERT eniras regimenton, ŝi dungigas sin kiel flegistino. Vundita dum la unuaj bataloj, la junulo tuj fariĝas militkaptito, sed rapide eskapas. Poste, kiel li intencas retrovi la belgan armeon malantaŭ la riverego IJzer pasante tra Nederlando, Anglio kaj Francio, ŝi akompanas kaj subtenas lin.

Post mallonga trejnado en spionado, oni proponas al ŝi mision, kiun ŝi volonte konsentas plenumi. Denove en Bruxelles fine de julio 1915, Gabrielle PETIT kolektas kaj komunikas al la aliancaj staboj informojn pri la movoj kaj la pozicioj de la malamikaj trupoj en la sektoro de Maubeuge kaj de Lille. Unuafoje, la germana sekreta polico suspektas ŝin, arestas ŝin kaj fine liberigas ŝin pro manko da indicoj.

De tiam, ŝi prenas falsan identecon sub la nomo de Mademoiselle LEGRAND kaj daŭrigas siajn misiojn, ĝis kiam ŝi estas denove arestita en januaro 1916. Bedaŭrinde, la germana milita tribunalo kondamnas ŝin al mortpuno je la 3a de Marto kaj mortpafas ŝin je la 1a de Aprilo ĉe la Tir National en Schaerbeek. Antaŭ la morto, Gabrielle PETIT prononcas «Vivu la reĝo! Vivu la …», sed ne havas tempon por fini sian frazon...

Ĉiam dum la okupado himno Te Deum estas kantita en ŝia honoro ĉe la Cathédrale des Saints Michel et Gudule en Bruxelles. Post la milito la restaĵoj de Gabrielle PETIT estas elterigitaj. Je la 29a de Majo 1919, naciaj funebro kaj entombigo okazas en Schaerbeek, dum kiuj la reĝino Elisabeth demetas la krucon de la Ordre de Léopold sur la ĉerkon en granda momento de popola emocio.