ANDRIAT Frank

Belga verkisto kaj instruisto (Ixelles 1958).
• Plennomo: Frank ANDRIAT (publike), Frank GOETGHEBEUR (private).
• Prononco: [ʼfrɑ̃k ɑ̃driʼa].


Ekde 13 jara, sub instigo de la verkisto kaj instruisto Jacques CRICKILLON, li skribaĉas siajn unuajn poemojn. En 1973, studento ĉe l’Athénée Fernand BLUM en Schaerbeek, li lanĉas kun kelkaj amikoj la literaturan revuon «Cyclope», en kiu estas eldonitaj la tekstoj de Albert AYGUESPARSE, André DOMS, Georges LINZE, Jacques-Gérard LINZE, André MIGUEL, Jean MUNO, Thomas OWEN, ktp. En 1976, Frank GOETGHEBEUR publikigas sian unuan poemaron «Oiseaux de sang», kiu gajnas la Prix Georges LOCKEM de l’Académie Royale de Langue et de Littérature Françaises.

En 1978, li prenas la pseŭdonimon Frank ANDRIAT kaj kunlaboras en multnombraj revuoj, kiel «4 Millions 4», «Marginales» kaj «Le Journal des Poètes». Li ankaŭ skribas fabelojn («Le charme rompu», 1979) kaj krimfikciojn («Juridiction Zéro», 1980) kun Jean-Claude SMIT LE BENEDICT. Plie, li studas filologion ĉe la Université Libre de Bruxelles, verkante memuaron pri «Jean MUNO, la fantaisie du désespoir» en 1980. Poste li revenas ĉe l’Athénée Fernand BLUM en Schaerbeek kiel instruisto pri franclingvo. Samtempe li vojaĝas en Hispanio kaj Meksikio, kie li renkontas plurajn verkistojn. Dum la sekvantaj jaroj li tradukas romanojn el diversaj argentinaj kaj hispanaj verkistoj. En 1986 li publikigas la «Journal de Jamila», kiu estas sukceso.

En 1990, Frank ANDRIAT malkovras la regionon Gaume kaj ĝiaj montetoj, kiuj inspiras al li la romanon «Au bout du monde». En 1992, li skribas kun siaj studentoj la libron «Jean-Jacques GOLDMAN - il change la vie». Poste li publikigas «Mes copains m’appellent Flash» (1992), «L’enfant qui chante» (1993), «Le songe de Marie» (1994), «La Remplaçante» (1996) kaj «Rue Josaphat» (1999).

De ĉiam Frank ANDRIAT dediĉas sian tempon al instruado kaj skribado. Regule, li rakontas sian sperton kiel instruisto pri franclingvo ĉe l’Athénée Fernand BLUM en Schaerbeek, en «Vocation Prof» (2001), «Les Profs au feu et l’École au milieu» (2013) kaj «Moi, ministre de l’Enseignement» (2014). Kun siaj studentoj li partoprenas en libroj «Petit Alphabet de la démocratie» (1996), «Émoi et moi» (2005) kaj «Là-bas en Afghanistan» (2010).

Sed, intertempe, li ankoraŭ skribas «Monsieur Bonheur» (2003), «Tabou» (2003), «Depuis ta mort» (2004), «Intrusions» (2004) kaj «Mon pire ami» (2006). Je la 21a de Marto 2007, Frank ANDRIAT festas 30 jarojn da skribado kun la publikigado de tri novaj titoloj, kies du nepublikigitaj «Aurore barbare» kaj «Vidéo poisse». Fine sekvas «Voleur de vies» (2008), «À moitié vide» (2009), «Rose bonbon, noir goudron» (2009), «Je voudr@is que tu…» (2011), «Jolie libraire dans la lumière» (2012), «Rose afghane» (2012) kaj «Le vieil enfant» (2014).