BERGHMANS Ingrid

Belga ĵudistino (Koersel 1961).
• Plennomo: Ingrid BERGHMANS.
• Prononco: [inʼgrid ʼbɛrɣ,mans].


Ekde la fruaj jaroj 1980, Ingrid BERGHMANS estas la plej bona ĵudistino tra la mondo, kun 6 titoloj ĉe la World Championships, 7 titoloj ĉe la European Championships kaj 8 titoloj «Sportvrouw van het jaar» en Belgio.

En 1980 precize, okaze de la unuaj World Judo Championships en New York, ŝi gajnas la bronzan medalon (en -72 kg kategorio) kaj la oran medalon (en ĉiuj kategorioj). Fine de la jaro 1982, Ingrid BERGHMANS gajnas sian unuan titolon en ĉiuj kategorioj ĉe la World Judo Championships en Paris, kio permesas al ŝi ricevi la premion «Nationale Trofee voor Sport Verdienste». En 1988, ŝi gajnas la oran medalon ĉe la Summer Olympic Games en Seoul, kie la virina ĵudo estas nur montra sporto. En 1989, ŝi havas sian lastan oran medalon ĉe la European Championships en Helsinki (en -72 kg kategorio).

En 1990 ŝi prezentas la sportan kvizon «Ingrid, Ingrid» ĉe la televidokanalo BRT. Du jarojn posten, en 1992 do, Ingrid BERGHMANS malfermas sian fitecoklubon Vital Club en Liège. Ekde 2001 ŝi prezidas atletokomisionon ĉe la Belgisch Olympisch en Interfederaal Comité (BOIC).