GEVAERT Kim

Belga atletino kaj trejnistino (Leuven 1978).
• Plennomo: Kim GEVAERT.
• Prononco: [ʼkim ʼɣe:vɑ:rt].


Unue, Kim GEVAERT estas specialistino pri kurtadistancaj kuroj en individua konkuro (60, 100 kaj 200 metroj) kaj en teama konkuro (stafeto 4 po 100 metroj). Cetere ŝi ricevas ne malpli ol 27 belgaj titoloj. Plie, ŝi dufoje partoprenas en la Olimpiaj Ludoj, kie ŝi gajnas arĝentan medalon.

En sia infanaĝo, Kim GEVAERT elektas gimnastikon kaj ĵazdancon, ankaŭ ludas muzikinstrumentojn (fluto kaj piano). Je 15 jara, sia frato Marlon GEVAERT (de tiam trejnisto en Nov-Zelando), kondukas ŝin al atletismo. Ŝi sukcese kombinas sportan karieron kaj universitatan studadon pri parolterapio ĉe la Katholieke Universiteit Leuven. Cetere, ŝi ricevas oran medalon je la 200-metra kuro ĉe la Summer Universiade en Palma de Mallorca (1999) kaj arĝentan medalon je la 200-metra kuro ĉe la Summer Universiade en Beijing (2001). Intertempe muskolaj kaj stresaj problemoj, pro la proksimiĝo de la konkuro, forkondukas ŝin de la Olimpiaj Ludoj en Sydney (2000).

La jaro 2002 estas vera trarompo en la kariero de Kim GEVAERT. Ĉe la European Athletics Championships en München ŝi ricevas arĝentajn medalojn je la 100-metra kaj la 200-metra kuroj. Ĉe la European Athletics Indoor Championships en Wien ŝi ricevas oran medalon je la 60-metra kuro.

En 2004, Kim GEVAERT inaŭguras la jaron sub bona aŭguro, kun 7s13 je la 60-metra kuro dum la vintro. Jam en Marto ŝi ricevas arĝentan medalon je la 60-metra kuro ĉe la World Athletics Indoor Championships en Budapest. Poste, ŝi ankoraŭ partoprenas en la Olimpiaj Ludoj en Athína, sed sen sukcese. En 2005 ŝi gajnas oran medalon je la 60-metra kuro ĉe la European Athletics Indoor Championships en Madrid. En 2006, ŝi rikoltas tri pliajn sukcesojn: bronza medalo je la 60-metra kuro ĉe la World Athletics Indoor Championships en Moskva, oraj medaloj je la 100-metra kaj la 200-metra kuroj ĉe la European Athletics Championships en Göteborg.

En la sekvantaj jaroj, Kim GEVAERT gajnas bronzan medalon je la stafeto 4 po 100 metroj ĉe la World Athletics Championships en Ōsaka (2007), oran medalon je la 60-metra kuro ĉe la European Athletics Indoor Championships en Birmingham (2007) kaj arĝentan medalon je la stafeto 4 po 100 metroj ĉe la Olimpiaj Ludoj en Beijing (2008).

Inter la premioj, kiujn Kim GEVAERT ricevas dum sia kariero, oni povas citi: unufoje la Nationale trofee voor sportverdienste (2006), unufoje la Nationale trofee voor sportverdienste kun la teamo de la stafeto 4 po 100 metroj (2007), trifoje la Vlaamse Reus (2002, 2004, 2007), trifoje la Sportploeg van het jaar (2004, 2007, 2008), sesfoje la Gouden Spike (2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2007), sesfoje la Sportvrouw van het jaar (2002, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008) kaj fine la Grootkruis in de Kroonorde (2009).

Kiel ŝi anoncis antaŭ la Olimpiaj Ludoj en Beijing, Kim GEVAERT finas sian karieron je la 5a de Septembro 2008 ĉe la Mémorial Ivo VAN DAMME, kun lasta venko je la 100-metra kuro. Je la 24a de Aprilo 2010, ŝi edziniĝas kun sia konga koramiko Djeke MAMBO, kun kiu ŝi havas tri infanojn: Vince, Romeo kaj Lili. Nun ŝi estas trejnistino pri atletismo ĉe Atletiek Vlaanderen kaj profesia atletino.