NEUVILLE Thierry

Belga stiristo (Sankt Vith 1988).
• Plennomo: Thierry NEUVILLE.
• Prononco: [tjɛʼri nøʼvil].


Jam en 2010 Thierry NEUVILLE stiras Citroën C2 en la Junior World Rally Championship kaj Peugeot 207 S2000 dum ses vetkuroj en la Intercontinental Rally Challenge, kun 3a rango ĉe la Belgium Ypres Westhoek Rally kaj 4a rango ĉe la Rally di Sardegna.

En 2011, Thierry NEUVILLE denove stiras plentempe la Peugeot 207 S2000 en la Intercontinental Rally Challenge, kun du unuaj venkoj ĉe la Tour de Corse kaj la Rallye Sanremo.

En 2012 Thierry NEUVILLE subskribas kontrakton ĉe la Citroën Junior Team kaj partoprenas ĉiujn la vetkurojn en Citroën DS3 WRC por la World Rally Championship – escepte du vetkuroj por la Qatar World Rally Team –, kun 4a rango ĉe la Rallye de France Alsace, 5a rango ĉe la Rally Argentina kaj 5a rango ĉe la Rally New Zealand

En 2013, la katara Nasser AL-ATTIYAH proponas kontrakton al Thierry NEUVILLE, kiu volonte akceptas. Tial li eniras la World Rally Team, por kiu li stiras plenan programon en Ford Fiesta RS WRC, kun tri duaj rangoj ĉe la Rally di Sardegna, ĉe la Rally Finland kaj ĉe la Rally Australia. Fine de la sezono li akiras honoran titolon de vicĉampiono, dankʼal bonaj rezultatoj. 

Por la sezono 2014 Thierry NEUVILLE fariĝas stiristo de la teamo Hyundai World Rally Team. Bedaŭrinde, la sezono malbone komencas ĉar li rezignas pro paneo ĉe la Monte Carlo Rally kaj ĉe la Rally Sweden, antaŭ atingi la 3an rangon ĉe la Rally Mexico. Tamen dum aŭgusto, la Rallye Deutschland estas grava turnopunkto en lia kariero, konsiderante ke li travivas sian unuan venkon en la World Rally Championship kaj ke li finas la sezonon je la 6a rango.