JOBÉ Georges

Belga motokrosisto (Retinne 1961 – Bruxelles 2012).
• Plennomo: Georges JOBÉ.
• Prononco: [ʼʒɔrʒ ʒɔʼbe].


Je 8 jara, li provas stiri miniaturan motorciklon, sed finas sian kuron en muron. Dum certa tempo li forlasas la motorciklon por dediĉi sin al futbalo. Sed, oni temas nur pri prokrasto, ĉar jam je 11 jara, Georges JOBÉ plenumas sian unuan ĉampionadon kaj gajnas 30 el la 35 vetkurojn, kiuj okazas precipe en la regiono Charleroi. Malgraŭ malpermeso de la vetkuroj por infanoj, li daŭrigas stiri sian motorciklon en la herbejo malantaŭ lia domo ĝis 1974, jaro en kiu li partoprenas en vetkuroj proksime de Maastricht. Kaj, je la 1a de Majo 1976, li ekkonkuras en la seniora kategorio.

Verdire, li estas la plej juna ĉampiono pri motokroso, kiam li gajnas la World Motocross Championship en la kategorio 250cm³ sur oficiala Suzuki. Dum sia kariero Georges JOBÉ gajnas sepfoje la Belgian National Motocross Championship (1978, 1980, 1981, 1982, 1983, 1984, 1989), kvinfoje la World Motocross Championship (1980, 1983, 1987, 1991, 1992), unufoje la Italian National Motocross Championship (1986) kaj unufoje la Trophee des Nations (1980) kun la belga teamo. Inter la premioj li dufoje estas elektita Sportif Belge de lʼAnnée (1987 kaj 1992).

Post sia emeritiĝo en 1992, Georges JOBÉ ne forlasas la mondon de motokroso, ĉar li tiam fondas sian propran teamon por helpi junajn stiristojn kaj konsili oficialajn delegitojn. Plie li organizas eventojn kaj vetkurojn en la sabloj de Kataro. Sed, kiel viro kun granda koro, li ankaŭ kreas la asocion En vies d’avenir, kiu permesas la reintegriĝon de malriĉuloj dankʼal la motorciklo.

Komence de la jaroj 2000, Georges JOBÉ multe laboras pri la organizado de Grand Prix de Motocross sur cirkvito proksime de la Circuit de Spa-Francorchamps, sed li ne iras ĝis la fino de la sepjara kontrakto.

En 2007 Georges JOBÉ suferas pro grava falo dum stirado de motorciklo en la dunoj de Dubaï. Li restadas kvar tagojn en loka hospitalo, antaŭ esti aviadile rehejmigita en la intensa medicina stacio ĉe la Centre Hospitalier Universitaire de Liège, kie la diagnozo montras kunpremon de la mjelo. Post kvar jaroj da reedukado, li denove estas kapabla piediri kaj rajdi sur biciklo. Tamen, en 2011, li havas leŭkemion. Bedaŭrinde li perdas batalon kontraŭ la malsano je la 19a de Decembro 2012...