Machiavel

Belga muzikgrupo (1975).
• Plennomo: Machiavel.
• Prononco: [makjaʼvɛl].


Machiavel, nomita laŭ la itala filozofo kaj politikisto Niccolò MACHIAVELLI, estas unu el la plej famaj muzikgrupoj en Belgio. Efektive, ĝi kolektas 4 orajn diskojn kaj prezentas multnombrajn spektaklojn, kies ĉe Forest National kaj ĉe lʼAncienne Belgique en Bruxelles. La potenco de originala muziko, kiu estas miksaĵo inter melodio kaj roko kune kun ekvilibra kontrasto inter mildaj kaj malmildaj sonoj, certe kontribuas al ĝia sukceso.

Ĝi estas fondita en 1975, dankʼal du iamaj membroj de la muzikgrupo Moby Dick, Roland DE GREEF (basisto) kaj Marc YSAΫE (kantisto kaj drumisto). Ili estas akompanitaj de Jack ROSKAM (gitaristo) kaj Albert LETECHEUR (klavaristo kaj pianisto). En 1976, Machiavel publikigas unuan albumon samnoma, kiu enhavas la furorkanzonon «Cheerlessness».

En 1977, Machiavel publikigas duan albumon «Jester», en la linio de la muzika kompanio Eurock. Sed Jack ROSKAM rapide estas anstataŭigita per Jean-Paul DEVAUX (gitaristo). Poste, Mario GUCCIO (kantisto) estas la kvina membro, kiu alvenas en la muzikgrupo.

En 1978, la tria albumo «Mechanical Moonbeams» aperas kaj konfirmas la muzikan maturecon, kun kanzonoj kiel «Rope Dancer» kaj «Beyond The Silence». Sed, en 1979, Machiavel konas sian plej grandan sukceson kun la albumo «Urban Games». Malgraŭe, tio ne malhelpas Albert LETECHEUR kaj Jean-Paul DEVAUX forlasi la aventuron, pro artaj malakordoj. En 1980, Thierry PLAS (gitaristo) eniras la muzikgrupon kiel kvara membro. Tiam estas publikigita la kvina albumo «New Lines» (1980) kun la unuopaĵo «Fly» kaj la sesa albumo «Break Out» (1981) kun la unuopaĵo «Nobody Knows».

En 1982 tamen, la estonteco de Machiavel estas necerta kaj escepte la publikado de «Valentineʼs Day» (1983) el ĝia dua spektaklo ĉe Forest National, nenio aperas ĝis la registrado de «The Cry of Pleasure» (1987) kun la helpo de Paolo RAGATZU (klavaristo kaj pianisto). La unuopaĵo «Your Soul» emfazas la harmonikan ludadon de la kantisto Arno. Poste la muzikgrupo estas denove silenta dum preskaŭ dek jaroj.

En 1996, Marc YSAΫE kaj siaj amikoj reformas Machiavel por adiaŭa turneo, kiu estas finfine nova inspiro por la tuta teamo. Tio koincidas kun la publikado de la kompildisko «20th Anniversary Machiavel - the Very Best of». Pli malfrue la muzikgrupo dungas novan muzikiston Hervé BORBÉ (klavaristo kaj pianisto) kaj registras «Virtual Sun» (1999), «Welcome to Paradise» (2003) kaj «2005» (2005).

En 2007, Machiavel publikigas novajn KD «LIVE IN BRUSSELS» el ĝia spektaklo dum marto 2005 ĉe lʼAncienne Belgique kaj DVD «Live at Coliseum». En 2010 Thierry PLAS forlasas la muzikgrupon kaj estas anstataŭigita per Christophe PONS (gitaristo). Sinsekve aperas la albumoj «Eleven» (2011) kun la unuopaĵo «Feel the sun» kaj «Colours» (2013) kun la unuopaĵo «Satellites».