DANSERCOER Dixie

Belga esploristo, fotisto kaj sportisto (Nieuwpoort 1962).
• Plennomo: Dixie DANSERCOER.
• Prononco: [ʼdiksi: ʼdansǝr,ku:r].
• Titolo: Grootofficier in de Kroonorde.


Jam kiel studento en 1980, Dixie DANSERCOER travivas unu jaron en Moscow (Usono), kun la organizaĵo AFS Intercultural Programs. Intertempe, li fariĝas volema ambasadoro por la UNICEF, partoprenas en multnombraj sportaj eventoj (kiel la 100 km Dodentocht Bornem, la Starwod Bike Ride, la 24 Hours Cycling Zolder, la Nordic Rally kaj la 20 km de Bruxelles) kaj skribas plurajn librojn pri polusaj ekspedicioj. Plie, li estas unu el nur kvar personoj, kiu trairis la Arkta Oceano kaj la Antarktiko.

Inter novembro 1997 kaj februaro 1998, Dixie DANSERCOER trairas la Antarktiko, kun la esploristo Alain HUBERT. La defio estas giganta kaj preskaŭ turnas en tragedion pro sanaj kaj veteraj problemoj. Tamen, ambaŭ atingas ilian celon post eksterordinara homa aventuro, kiu daŭris 99 tagojn.

En 1999, Dixie DANSERCOER edziĝas kun la usona esploristino kaj intendantino Julie BROWN, kun kiu li rapide havas kvar infanojn: Jasper (1991), Evelien (1993), Thijs (1996) kaj Robin (2002).

En 2002, Dixie DANSERCOER provas trairi kun Alain HUBERT la arktan regionon en 100 tagoj, kio estas vojaĝo de 2.400 km. Sed, post 30 tagoj, ili estas nur 246 km for de ilia elirpunkto. Konsekvence, ili rezignas iliajn celojn, nome fari la trairadon sen helpo kaj atingi la Norda Poluso...

En februaro 2007, Dixie DANSERCOER plenumas la mision «The Arctic Arc» kun Alain HUBERT por la European Space Agency, kies celo estas mezuri la neĝokovron por kontroli la mezuradojn de la eŭropa satelito CryoSat 2. Ambaŭ foriras de Mys Arkticheskiy, atingas la Norda Poluso post 55 tagoj kaj Narsarsuaq post 51 pliaj tagoj, kio estas vojaĝo de 4.300 km entute. Estas la unua fojo ke iu piediras de Siberio ĝis Groenlando...

En septembro 2007, Dixie DANSERCOER kaj sia teamo enŝipigas en la haveno de Antwerpen, por la misio «In the Wake of the Belgica». Efektive la egeco de nia historio instigas ilin atingi la Antarkto kaj memorfesti la 110an datrevenon de la ekspedicio (1897-1899) de Adrien DE GERLACHE sur la Belgica. Sed la celo de tiu ekspedicio ankaŭ estas kontribui al la partopreno de Belgio en ĉiuj la aspektoj de Antarkto, la inaŭguro de la Princess Elisabeth Antarctica Research Station kaj la konsciencigado de la publiko pri la graveco de Antarkto kiel barometro kaj laboratorio por la defioj de nia planedo kaj ĝia naturo.

Inter jaroj 2011 kaj 2012, kun Sam DELTOUR, li rompas la mondan rekordon de la plej longa ekspedicio sen motoro tra la Suda Poluso kun almenaŭ 5.013 kilometroj. En 2014, Dixie DANSERCOER kaj Eric MC NAIR LANDRY sukcesas la unuan navigadon ĉirkaŭ la glacitavolo de Groenlando kun distanco de 4.040 kilometroj. Enkadre de ĉiuj tiuj ekspedicioj ĉiam estas sciencaj misioj.

Hodiaŭ, post 20 jaroj da diversaj polusaj ekspedicioj, li ŝatas komuniki sian vastan scion per gvidadoj kaj konferencoj. Tial, kune kun sia edzino Julie BROWN, li disponigas gvidadajn servojn tra iliaj kompanioj Polar Circles kaj Polar Experience. Ĉiaokaze, Dixie DANSERCOER estas la sola polusa gvidisto, kiu povas havigi la ekspedician materialon de 12 ekspediciaj membroj por vojaĝoj al Arktiko kaj Antarktiko.

Fine, inter la multnombraj libroj kaj filmoj de Dixie DANSERCOER, oni povas citi: «De tanden van de wind» (libro – 1998), «De kleuren van wit» (libro – 2000), «Chaos op het ijs» (filmo kaj libro – 2002), «Een passie moet je volgen» (libro – 2003), «Swept away: adrift between Alaska and Siberia» (filmo kaj libro – 2005), «De diepvriesexpedities van Olli en Eleonora» (libro – 2008), «Dixie Dansercoer in the Footsteps of Adrien De Gerlache» (libro – 2008), «In the wake of The Belgica» (filmo – 2008), «Beyond The Challenge» (filmo kaj libro – 2012), ktp...