MARICQ André

Belgo-franca arkeologo (Genval 1925 – Paris {FR} 1960).
• Plennomo: André MARICQ.
• Prononco: [ɑ̃ʼdre maʼrik].


Komence, André MARICQ ĉeestas la kursoj dum dekdu jaroj ĉe la Athénée d’Ixelles, antaŭ studi filozofion kaj homaj sciencoj ĉe la Université Libre de Bruxelles. Fine de la Dua Mondmilito, li partoprenas en movado, kiu kondukas al la liberigo de Belgio kaj Nederlando en 1944. Plie de sia tasko ĉe la universitato, li vizitas la Institut de Langues Orientales et Slaves, kie la filologo kaj historiisto Henri GRÉGOIRE inicas lin pri la bizanca imperio. En 1947 li ricevas sian unuan licencion kun eseo pri la romia cirko dum la imperia periodo. En 1949, post sukceso de sia alirekzameno pri klasika filologio, li komencas sian studadon de la trilingva enskribo de la reĝo Šāpur I sur la religia monumento Kaʼba-ye Zartosht.

De 1950 ĝis 1955 li estas membro de la Fonds National de la Recherche Scientifique Belge. Sed en 1952, li jam transloĝiĝas al Paris, por kompletigi sian esploron pri la enskribo de Šāpur I. Ĉiam en Paris, la franca orientalisto kaj teologo Jean DE MENASCE instigas lin labori pri la sasanidaj sigeloj, tiamaniere ke André MARICQ fariĝas pioniro pri moderna sigelscienco.

De 1953 ĝis 1954, li gvidas vastan esploradon de la grundo, en la Proksima Oriento. Unue André MARICQ foriras al Libano kaj Sirio, kaj poste sidiĝas sur mulo por trairi la kurdan regionon de Turkio, kie li malkovras en Birecik la plej malnovan sirian surskribon konata. Post sia reveno en Damascus, li vojaĝas al Irako kaj Irano kaj, en Baġdād, eltrovas la situon de Anbār, kiun li identigas kiel la estinta urbo Pērōz-Šāpur de la reĝo Šāpur II.

De 1954 ĝis 1957, kiel André MARICQ estas membro de la Délégation Archéologique Française en Afghanistan en Kabul, li partoprenas en prifosadoj en Balḵ kaj Sorḵ Kotal. Dum siaj restadoj en Afganio kaj Hindio, li malkovras la cirklan minareton de Jām kaj la sasanidan freskon de Doḵtar-e Nošervān. Intertempe, li estas la unua arkeologo, kiu deĉifras la enskribon de la imperiestro Kaniṣka I skribita en la estinta baktrilingvo.

En 1958 li akiras la francan naciecon kaj fariĝas membro de la Centre National de la Recherche Scientifique. Sed, fine de la jaro 1959, André MARICQ grave malsaniĝas pro renaj problemoj. Dum la lastaj monatoj de sia vivo, dankʼal subteno de la franca arkeologino Jacqueline PIRENNE, li senĉese daŭrigas – eĉ se ne finas bedaŭrinde – la laboron pri la datigo de la Periplo de la Eritrea Maro...