ZIMMER Louis

Belga astronomo kaj horloĝisto (Lier 1888 – 1970).
• Plennomo: Louis ZIMMER.
• Prononco: [luʼi ʼzimǝr].


Filo de horloĝisto, Louis ZIMMER si mem devenas aŭtodidakta astronomo kaj horloĝisto, famkonata kiel aŭtoro de tri majstroverkoj en sia naskiĝa urbo: la Jubelklok (1930), lʼAstronomische Studio (1932) kaj la Wonderklok (1935).

Jubelklok
Post kvin jaroj de laboro, okaze de la centjariĝo de belga sendependeco en 1930, Louis ZIMMER donacas la Jubelklok al sia naskiĝa urbo. Cetere, por instali lian imponan horloĝon, la urbo Lier restarigas la malnovan Cornelius Toren kaj renomas ĝin Zimmer Toren. Ĉi tiu horloĝo indikas ne nur la leĝan tempon en Belgio, sed ankaŭ la lunan aĝon, la lunan ciklon, la sunan ciklon, la datojn, la tempan ekvacion, la monatojn, la tergloban rotacion, la semajnojn, la sezonojn, la tajdojn de la rivero Nete, la universan tempon kaj la zodiakon. Entute, la horloĝo enhavas 57 ciferplatoj, kies 13 estas videblaj ekstere de la turo.

Astronomische Studio
Poste en 1932, konsiderante la malscio de la publiko pri la sunsistemo, Louis ZIMMER konstruas lʼAstronomische Studio. Ĝi situas je la unua etaĝo de la fama Zimmer Toren. Kaj, verdire, ĝi estas kontrolita kaj operaciita per la mastra horloĝo de la Jubelklok...

Wonderklok
En 1935, Louis ZIMMER konstruas pli vastan version de sia horloĝo por lʼExposition Universelle de Bruxelles, sub la nomo de Wonderklok. Post la ekspozicio tiu horloĝo estas sendita al Usono por la New York Worldʼs Fair en 1939. Tamen, de post 1960, la horloĝo – kiu enhavas 93 ciferplatoj kaj 14 aŭtomatoj por 2.041 kilogramoj – estas videbla en pavilono speciale konstruita apud la Zimmer Toren en Lier.

Je la 13a de Junio 1970, nur ses monatoj antaŭ sia morto je 82 jara, Louis ZIMMER estas nomita honora civitano de la urbo Lier en memoro de la 40a datreveno de la inaŭguro de la Zimmer Toren.