DEMANY Fernand

Belga aktivisto, ĵurnalisto kaj politikisto (Liège 1904 – Uccle 1977).
• Plennomo: Fernand (Sylvain) DEMANY.
• Prononco: [fɛrʼnɑ̃ (silʼvɛ̃) dǝmaʼni].


Post morto de ŝia edzo, la patrino transloĝiĝas kun iliaj du infanoj al Antwerpen, kie ŝi malfermas optikan butikon. Konsekvence Fernand DEMANY ĉeestas la kursojn ĉe la Onze-Lieve-Vrouw College van de Jezuïeten. En februaro 1921, kelkajn monatojn antaŭ la fino de siaj duagradaj studadoj, li estas elpelita el tiu lernejo pro (falsa) ŝtelo.

Dankʼal la kvalito de sia skribo (franclingve kaj nederlandlingve), Fernand DEMANY rapide estas dungita en la antverpena gazetaro, unue ĉe la borsa ĵurnalo L’Écho du Soir kaj poste ĉe la liberala ĵurnalo Le Matin. En 1928, li edziĝas kun Jeanne DE BACKER, kun kiu li havas filinon Claire (??? – 2005). En 1931 li laboras ĉe la neŭtrala ĵurnalo Le Soir en Bruxelles. Dum tiuj jaroj, li publikigas plurajn librojn, kiel «Un poète belge: Maurice GAUCHEZ» (1923), «Nuances» (1924), «Seuil du Paradis» (1925), «Visages d’Anvers» (1928), «Le bonheur défiguré» (1929), «Le mousquetaire sans panache» (1932) kaj «Poison» (1934). Ankaŭ li skribas reportaĵojn pri eksterlandaj aferoj kaj ofte vojaĝas tra la mondo.

Komence de la Dua Mondmilito, Fernand DEMANY rifuzas kunlabori kiel ĵurnalisto ĉe oficialaj sed cenzuritaj ĵurnaloj, tial li aktive partoprenas en la kaŝita gazetaro. Antaŭe, kun la helpo de la urbestro Louis SCHMIDT de Etterbeek, li trovas laboron kiel oficisto ĉe la karitata organizaĵo Secours d’Hiver. En februaro 1941, li lanĉas la gazeton La Résistance Passive, poste publikigita sub la titolo La Résistance. Plie, li redaktas kelkajn artikolojn (por la sendependaj folioj La Légion noire kaj La Libre Belgique ressuscitée en 1940) kaj laboras ĉe La Voix des Belges, organo de la Mouvement National Belge. Dum la vintro 1941-1942, li estas en rilato kun la kuracisto kaj politikisto Albert MARTEAUX, por helpi al la kreo de la movado Front de l’Indépendance, kies celo estas unuigi la rezistajn belganojn el ĉiuj opinioj kaj tendencoj. Membro, en la plej granda sekreto, de la Parti Communiste ekde la printempo de 1942, li kontribuas al la enhavo de la Bulletin Intérieur du Front de l’Indépendance en oktobro de la sama jaro. Inter la printempo kaj la somero 1943, li eldonas kaj skribas la gazeton Radio-Bulletin du Front de l’Indépendance, kiu selektas kaj resumas la novaĵojn de la aliancaj radioj. Sed dum la aŭtuno 1943, kiel la Front de l’Indépendance ne ankoraŭ havas nacian organon por la publiko, li decidas presi la gazeton Front, kiu faras kampanjon kontraŭ la okupantoj kaj por la nacia popolribelo. Fine, li preparas la falsan ekzempleron de la ĵurnalo Le Soir, publikigita je la 9a de Novembro 1943.

Inter septembro kaj novembro 1944, Fernand DEMANY estas Ministro de la Rezistomovado en la registaro de Hubert PIERLOT, sed li demisias por protesti kontraŭ la malarmado de la Rezistomovado. Je la 2a de Oktobro 1945, li fondas la ĵurnalon LʼÉclair, kiu tuj malaperas. Intertempe, je la 13a de Januaro 1946 precize, li oficiale fariĝas komunisto esperante partopreni en la ĝenerala balotado, sed en junio 1950 li jam estas eksigita de la partio pro manko de disciplino. Do, sen parlamenta mandato, li denove laboras por la gazetaro, kiel Le Peuple (1952-1962), Indépendance (1960), La Wallonie (1963) kaj Vlan (1963-1977). Bedaŭrinde longa kaj peniga malsano malhelpas lin dum liaj lastaj jaroj...