Westmalle

Belga biero el flandra origino.
• Plennomo: Westmalle.
• Prononco: [ʼwɛst,mal].


Depost la XIXa Jarcento, la biero de Westmalle estas produktita ĉe lʼAbdij van Onze-Lieve-Vrouw van het Heilig Hart van Westmalle en la vilaĝo Westmalle, en la provinco Antwerpen. Tio estas unu el la ses belgaj bieroj kun la seslatera logotipo Authentic Trappist Product, kiu signifas ke la produkto estas fabrikita pere de monaĥoj. Ankaŭ signifas ke parto de la enspezoj de ĝia vendo estas dediĉita al homhelpaj organizaĵoj.

En 1836, post grava konstrulaboro, la abatejo de Westmalle havas sian propran bierfarejon. La pioniraj bierfaristoj estas Bonaventura HERMANS kaj Albericus KEMPS. La unua biero estas dolĉa kaj malforta en alkoholo. Poste, la monaĥoj tamen decidas vendi la bieron, loke en 1856 kaj ĉie en 1861. Dankʼal tiu sukceso la bierfarejo estas rekonstruita kaj vastigita en 1865.

Evidente la Unua Mondmilito multe malvigliĝas la aferojn de la bierfarejo de Westmalle. Sed en 1921, la monaĥo Tarcisius VAN DER KAMP decidas pligrandigi la produktadon por solvi la financajn problemojn de la komunumo. De tiam komencas la vendojn al komercistoj.

Jam, ekde 1933 komencas la konstruo de nova bierfarejo, kiu permesas pli grandan produktadon kaj certigas stabilan enspezon al la abatejo de Westmalle. Al tiu epoko estas la sekvantaj bieroj: la Westmalle Extra, la Westmalle Dubbel Bruin kaj la Westmalle Blond. En 1950 la Westmalle Tripel estas lanĉita por anstataŭi la Westmalle Blond.

Fine, la bierfarejo de Westmalle estas plurfoje modernigita kaj vastigita, en 1991 kaj 2001 interalie. Tie laboras nur 22 monaĥojn kaj 40 laikajn kunlaborantojn. En jaro 2005 eĉ la ortangula etikedo estas ŝanĝita kontraŭ lozanĝforma etikedo... 



Inter la diversaj specoj de bieroj Westmalle:
Westmalle Extra, blonda biero kun 4,8% da alkoholo, nur por la monaĥoj kaj la gastoj.
Westmalle Dubbel, bruna biero kun 7% da alkoholo en botelo de 33 kaj 75 cl.
Westmalle Tripel, blonda biero kun 9,5% da alkoholo en botelo de 33 kaj 75 cl.