DE LA BRASSINNE Marc

Belga advokato kaj magistrato (Saint-Hubert 1953).
• Plennomo: Marc DE LA BRASSINNE.
• Prononco: [ʼmark ʼdǝ ʼla braʼsin].


En septembro 1976, post siaj studadoj pri juro, Marc DE LA BRASSINNE malfermas kabineton de advokato en Saint-Hubert. Rapide la afero estas sufiĉe prospera por dungi, kiel kunlaborantino, la advokatinon Marie-Josée MARY. Plie, li finas studadojn pri notario kaj daŭrigas doktoriĝon pri puna juro kun la profesoro Paul-Émile TROUSSE, Prezidanto de la Kasacia Kortumo.

Je la 20a de Junio 1978, Marc DE LA BRASSINNE estas nomumita provoficisto de la aŭditoro ĉe la tribunaloj de la urboj Arlon, Neufchâteau kaj Marche-en-Famenne. Sed, pro lia devo pri militservo, lia enposteniĝo estas prokrastita ĝis novembro 1978. Poste, je la 25a de Oktobro 1980, li edziĝas kun Marie-Bénédicte RUFFO DE BONNEVAL DE LA FARE DES COMTES DE SINOPOLI DE CALABRE.

Je 31 jara, nomumita vicprokuroro ĉe la Cour dʼAppel de Liège, Marc DE LA BRASSINNE fariĝas la plej juna altranga magistrato de Belgio. Brila kaj talenta li estas plago por la plimulto de la advokatoj. Eĉ ke la korekta ĉambro, kie li sidas, estas kromnomita la “Ĉambro de Fero”!

Amanto pri arto kaj historio, Marc DE LA BRASSINNE aĉetas plurajn prestiĝajn restadejojn, kiujn li riparas kaj kies li redifinas la uzon. Evidente li ricevas abundajn profitojn post tiuj bienaj transakcioj. Konsekvence, lia luksa vivmaniero kaj lia aristokrata aroganteco valoras al li seriozajn ĵaluzojn, precipe en la juĝaj rondoj.

Fine, li ankoraŭ estas ĝenerala advokato, kiam okazas la krima “Affaire Marc DUTROUX”. Post kalumniaj akuzaĵoj, Marc DE LA BRASSINNE estas la unua viktimo de tiu skandalo, arestita en 1997. Je la 20a de Junio 2001, li estas malkondamnita antaŭ la Cour dʼAppel de Bruxelles de preskaŭ ĉiuj la ŝarĝoj, escepte de nedeklarita laboristo por prizorgi unu el liaj kasteloj...