Université de Liège

Belga universitato el franclingva esprimo (1817).
• Plennomo: Université de Liège.
• Prononco: [ynivɛrsiʼte ʼdǝ ʼliɛʒ].


Fondita en 1817 en la konstruaĵoj de la jezuita kolegio Collège en Isle, la Université de Liège estas belga publika kaj pluralista universitato, en urbo Liège. Ĝi ankaŭ havas agronomian stacion en la urbo Gembloux, sciencan stacion en la regiono Hautes Fagnes kaj oceanografian stacion Station de Recherches Sous-Marines et Océanographiques en la urbo Calvi (Korsiko). Tio precipe inkludas 38 bakalaŭrajn kaj 200 magistrajn programojn.

Kun naŭ fakultatoj (pri Agronomiaj kaj Bioteknologiaj Sciencoj; Aplikataj Sciencoj; Arkitekturo; Beletroj kaj Filozofio; Edukadaj Sciencoj kaj Psikologio; Kriminologio, Juro kaj Politikaj Sciencoj; Medicino; Sciencoj; Veterinara Medicino), unu instituto (pri Homaj kaj Sociaj Sciencoj) kaj unu lernejo (pri Administrado) la Université de Liège gastigas preskaŭ 20.000 studentojn.

Regule, la Université de Liège honoras (per Doktoreco pro Honoro) plurajn eminentulojn, kiel Yasser ARAFAT, Íngrid BETANCOURT, Umberto ECO, Salman RUSHDIE, Tzvetan TODOROV kaj Jean-Claude TRICHET.