Kasteel Marnix de Sainte-Aldegonde

Belga kastelo situanta en Vlaanderen (1894).
Oficialnomo: Kasteel Marnix de Sainte-Aldegonde [ʼkaste:l ʼmarniks ʼdǝ ʼsɛ̃t - aldǝgɔnd(ǝ)].
Situo: provinco Antwerpen, arondismento Mechelen, urbo Bornem.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1979).


Anstataŭ ruinoj de fortikaĵo el la Xa kaj XIa Jarcentoj, la nuna Kasteel Marnix de Sainte-Aldegonde estas rekonstruita fine de la XIXa Jarcento (1883-1894) laŭ planoj de la arkitekto Henri BEYAERT sur la loko de plej malnova kastelo, kies kelkaj elementoj kiel turoj estas konservitaj.