MERTENS DE WILMARS Charles

Belga psikiatro kaj profesoro (Leuven 1921 – 1994).
• Parencaro: Josse MERTENS DE WILMARS (frato).
• Plennomo: Charles MERTENS DE WILMARS.
• Prononco: [ʼʃarl ʼmɛrtɛns ʼdǝ ʼwilmar].
• Ordeno: Groot Officier in de Leopolds Orde.


Post transloĝiĝo de sia familio, Charles MERTENS DE WILMARS ĉeestas la kursojn ĉe la Onze Lieve Vrouwe College van Antwerpen. Poste, li vizitas la Katholieke Universiteit Leuven, kie li fariĝas Doktoro pri Medicino, Ĥirurgio kaj Akuŝo (1948) kaj Licenciulo pri Psikologio (1949). Dum liaj studadoj li havas du majstrojn: Albert MICHOTTE VAN DEN BERCK en eksperimenta psikologio kaj Paul VAN GEHUCHTEN en neŭrologío, fako pri kiu li rezignas por sin orienti en la psikologio kaj psikiatrio.

Kun stipendio de la British Council en la poŝo, Charles MERTENS DE WILMARS daŭrigas sian instruadon ĉe la Maudsley Hospital Medical School en London, kun Aubrey LEWIS. De 1949 ĝis 1951 li ricevas stipendion de la Belgian American Educational Foundation (BAEF) por profundigi siajn konojn pri psikiatria antropologio ĉe la Cornell University en New York, kun la profesoro Alexander Hamilton LEIGHTON. Poste, li estas nomumita docento en la Fakultato de Medicino (1952) kaj profesoro en la Fakultato de Medicino kaj Psikologio (1959) ĉe la Katholieke Universiteit Leuven.

Jam pioniro pri universitataj projektoj, Charles MERTENS DE WILMARS kreas kaj fariĝas direktoro de la Centre dʼÉtudes Psycho-Médico-Sociales kaj de la Laboratoire de Psychologie et de Psychopathologie Industrielle ĉe la Katholieke Universiteit Leuven. Dum jaroj 1950, pro sia amo pri Afriko, li eĉ kreas kaj direktas kun sukceso la Centre de Psychologie et de Pédagogie en Élisabethville. En 1957, kun stipendio de la Fondation Industrie-Université, li partoprenas en seminario pri grupa dinamiko organizita de la National Training Laboratories en Bethel Maine en Usono.

De 1966 ĝis 1992, Charles MERTENS DE WILMARS ankaŭ tenas la katedron pri Psikiatrio ĉe la Harvard Medical School, dum 26 jaroj. En 1984, dankʼal lia kristana kredo kaj al peto de la kardinalo Godfried DANNEELS, li kreas subtenan centron por la pastroj. Plie, dum la jaro de sia emeriteco en 1987, li fariĝas Bakalaŭro pri Teologio.

Ankaŭ, Charles MERTENS DE WILMARS estas membro de la Belgian Royal Academy of Medicine, kie li havas proprajn respondecojn. Liaj prelegoj «On the Psychopathology in professional life», «De menselijke verhoudingen in het bedrijf», «Le libre choix, facteur de maturation», «Procédures et problèmes contre-transférentiels dans les interventions sur les organisations» estas estimitaj en la plej diversaj rondoj. Fine, inter la ordenoj, li ricevas la honorojn de la Kroon Orde, de la Leopolds Orde kaj de la Equestris Ordo Sancti Sepulcri Hierosolymitani.