NICAISE Johannes

Belga matematikisto (Leuven 1981).
• Plennomo: Johannes NICAISE.
• Prononco: [,jɔʼhanǝs ʼnikɛ:z].


Unue Johannes NICAISE estas specialisto pri aritmetiko kaj algebra geometrio. Li laboras super la funkcioj ζ (apartigilo) kaj la motiva integralado interalie. Konsekvence li alportas partan pruvon de la konjekto de motiva monodromio de Jan DENEF kaj François LOESER.

Efektive Johannes NICAISE ricevas licencian (2001) kaj doktorecan diplomojn (2004) pri matematiko ĉe la Katholieke Universiteit Leuven. En 2006 li kunlaboras al diversaj esploroj ĉe la Centre National de la Recherche Scientifique (CNRS) en la Université de Lille, kie li akiras habilitiĝon kun la tezo «Formule des traces et fibre de Milnor analytique» (2008). Ekde 2009 li estas asistanto de profesoro en Leuven.

Inter la publikaĵoj de Johannes NICAISE, oni povas citi: «Motivic Serre invariants, ramication, and the analytic Milnor fiber» kun Julien SEBAG (2007), «Motivic Serre Invariants of Curves» kun Julien SEBAG (2007), «A trace formula for rigid varieties, and motivic Weil generating series for formal schemes» (2009), «Motivic Integration and its Interactions with Model Theory and Non-Archimedean Geometry» kun Raf CLUCKERS kaj Julien SEBAG (2011), «Motivic zeta functions for degenerations of abelian varieties and Calabi-Yau varieties» kun Lars Halvard HALLE (2012), «Motivic Integration» kun Antoine CHAMBERT-LOIR kaj Julien SEBAG (2014) kaj «Néron Models and Base Change» kun Lars Halvard HALLE (2014).