WEBER Michel

Belga filozofo (Bruxelles 1963).
• Plennomo: Michel WEBER.
• Prononco: [miʼʃɛl veʼbɛr].


Kiel fonto de sia inspiro, Michel WEBER promocias la ideojn kaj la verkojn de la angla filozofo Alfred North WHITEHEAD, kiu aplikas evoluan pensadon al diversaj fakoj (epistemologio, kosmologio, psikologio, metafiziko kaj teologio) kaj estas unu el la patroj de la procezfilozofio.

Sed unue Michel WEBER studas aplikatan ekonomion ĉe la Facultés Universitaires Saint-Louis en Bruxelles (bakalaŭro en 1986). Poste li studas la filozofion ĉe la Université Catholique de Louvain (licenciulo en 1991 kaj doktoro en 1997). Lia memuaro, skribita sub la direkto de la filozofo Jean LADRIÈRE, temas pri la plej altaj konceptoj de la filozofio sub la titolo «Le concept philosophique de finalité et le statut épistémologique du principe anthropique».

Intertempe, de 1993 ĝis 1995, Michel WEBER estas invitita profesoro ĉe la Center for Process Studies kaj ĉe la Claremont Graduate University en urbo Claremont (Usono). Tie li sekvas la instruadon de la usonaj teologoj John B. COBB kaj David Ray GRIFFIN. En 1997, li defendas sian doktoran tezon «Intuition pré-systématique et intuition ontologique chez Alfred North WHITEHEAD: euristique du pancréativisme de l'époque de Harvard», preparita sub la direkto de la filozofo Marcel CRABBÉ

De 1997 ĝis 2002 Michel WEBER estas kunelektita membro de la Centre de Logique de l’Institut supérieur de Philosophie ĉe la Université Catholique de Louvain. En 2000 li kreas, kun la subteno de la filozofoj François BEETS kaj Paul GOCHET el la Université de Liège, la Chromatiques whiteheadiennes kaj la Whitehead Psychology Nexus, du asocioj por kunigi la esplorojn pri la diversaj aspektoj de la penso de Alfred North WHITEHEAD. En 2001, li kreas la European William James Project kun Jack BARBALET (University of Leicester), Jaime NUBIOLA (Universidad de Navarra) kaj Timothy L. S. SPRIGGE (Emeritus Edinburgh). Intertempe li fariĝas docento ĉe l’École Européenne Bruxelles II. En 2002, li kreas la esplorajn seminariojn «Chromatiques whiteheadiennes» en kunlaborado kun la teamo Philosophies de lʼExpérience de la Fakultato de Filozofio el la Université de Nantes kaj de la Centre d'Études sur le Pragmatisme et la Philosophie Analytique el la Université Panthéon-Sorbonne. De 2002 ĝis 2007 li estas scienca kunlaboranto ĉe la Centre d’Anthropologie Philosophique de la Institut Supérieur de Philosophie en la Université Catholique de Louvain. Plie ekde 2004, ĉe la eldono Ontos Verlag, li direktas la kolekton «Chromatiques whiteheadiennes» kaj kundirektas la kolekton «Process Thought» kun Nicholas RESCHER (Pittsburgh) kaj Johanna SEIBT (Aarhus & Konstanz).

Depost 2005, Michel WEBER kunpublikigas la «Chromatikon. Annuaire de la philosophie en procès — Yearbook of Philosophy in Process» ĉe la eldono Presses Universitaires de Louvain, unue kun Diane DU VAL DʼEPRÉMESNIL (Université Catholique de Louvain), poste kun Pierfrancesco BASILE (Universität Bern), fine kun Ronny DESMET (Vrije Universiteit Brussel). En 2006, li fondas la kompanion Centre de philosophie pratique Chromatiques whiteheadiennes, kiu kununuiĝas la tri supremenciitajn asociojn (Chromatiques whiteheadiennes, Whitehead Psychology Nexus kaj European William James Project) kaj disponigas juran bazon por la sciencaj eldonoj Les Éditions Chromatika. Ekde 2007 li estas membro de la Contemporary Ontological Visions, reto de la Institute for Philosophical Research el la Bulgarian Academy of Sciences. En 2008-2009, li estas invitita profesoro de la New Bulgarian University, ĉe la Fakultato de Kognoscienco kaj Psikologio kaj ĉe la Fakultato de Filozofio kaj Sociologio. Ĉiam en 2008-2009 li ankaŭ lernas hipnoterapion kun Gérald BRASSINE ĉe la Institut Milton Erickson en Bruxelles.

En julio 2010 kaj julio 2011, ĉe la Fondation Biermans Lapôtre en Paris, Michel WEBER organizas la someran studtempon Applied Process Metaphysics Summer Institute, kiu enkondukas al ĉiujn la aspektojn de la filozofio de Alfred North WHITEHEAD.

Inter la precipaj skribaĵoj de Michel WEBER, oni povas citi «La Dialectique de l’intuition chez Alfred North WHITEHEAD: sensation pure, pancréativité et contiguïsme» (2005), «L’Épreuve de la philosophie. Essai sur les fondements de la praxis philosophique» (2008), «Whiteheadʼs Pancreativism. Jamesian Applications» (2011), «De quelle révolution avons-nous besoin?» (2013) kaj «Petite philosophie de l’Art Royal. Analyse de l’alchimie franc-maçonne» (2015).