Kasteel van Beersel

Belga kastelo situanta en Vlaanderen (±1300).
Oficialnomo: Kasteel van Beersel [ʼkaste:l ʼvan ʼbe:rsǝl].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Halle-Vilvoorde, urbo Beersel.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1914).


Unu el pluraj fortikaĵoj ĉirkaŭ la eksa provinco Brabant kaj la urbo Bruxelles, la Kasteel van Beersel estas mezepoka konstruaĵo en brikoj kun akvoplenaj fosaĵoj kaj levponto, kiu staras sur malalta zono da marĉoj en la valo de la rivero Senne.