DE BRUYN Claude

Belga anoncisto, aŭtoro kaj subkolonelo (Uccle 1943).

Prezento
Publiknomo: Claude DE BRUYN [ʼklod ʼdǝ ʼbrœjn].
Parencaro: Cédric DE BRUYN (filo).


Claude DE BRUYN estas karakteriza personeco pri la trafika regularo kaj la vojsekureco kiel aŭtoro de la manlibroj «Feu vert» / «Licht op groen» kaj anoncisto de du televidaĵoj «Contacts» (1970-1980) kaj «Trafic» (1986-1988).



Junaĝo
Unue Claude DE BRUYN vizitas l’École Royale des Cadets dum tri jaroj, eniras l’École Royale Militaire en 1962 kaj l’École Royale de Gendarmerie. En 1966, li eliras de la Université de Liège, kun diplomo pri kriminologío en poŝo. Poste, li grimpas (preskaŭ) ĉiujn la rangojn de la ĝendarmaro, ĝis subkolonelo.

Kariero
En 1970, Claude DE BRUYN estas selektita de la televidĉeno RTBF por prezenti ĉiusemajnan televidaĵon pri vojsekureco. Tiamaniere komencas la televidaĵoj «Contacts». En 1980, post pli ol 400 elsendaĵoj, li heredigas ĝin al Daniel DE NÈVE.

Intertempe en 1978, Claude DE BRUYN fariĝas la aŭtoro de la manlibroj «Feu vert pour le permis de conduire» (franclingve) kaj «Licht op groen voor het rijbewijs» (nederlandlingve), kiuj preparas la kandidatojn por la oficialaj ekzamenoj pri la kondukpermesilo.

De 1986 ĝis 1988 Claude DE BRUYN ankaŭ prezentas la televidaĵojn «Trafic» pri vojsekureco ĉe la televidĉeno RTL-TVI.

Emeriteco
En 1999, Claude DE BRUYN fine emeritiĝas, sed li ĉiam restas senlaca fervorulo por la trafika regularo kaj la vojsekureco tiel ke valora subtenanto por bona preparado je la kondukado.