MEISSER François-Joseph

Belga kuracisto, profesoro kaj zoologo (Bruxelles 1793 – 1867).

Prezento
Naskonomo: François-Joseph MEISSER [frɑ̃ʼswa - ʒɔʼzɛf mɛʼsɛr].


Komence, François-Joseph MEISSER studas medicinon ĉe la Université Libre de Bruxelles, kie li fariĝas docento pri zoologio en la Fakultato de Sciencoj ekde 1834. Poste li instruas fakojn kiel anatomio, kompara fiziologio, fizika kaj etnografia geografio, ĝenerala kuracarto kaj plantogeografio. En 1857 li estas emerita kaj anstataŭigita per Jules DʼUDEKEM.

François-Joseph MEISSER estas la ĉiama sekretario de la Société des sciences médicales et naturelles de Bruxelles. Ankaŭ, li estas membro de la Société Cuvierienne, de la Société Géographique de Paris, de la Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales de Madrid, interalie. Plie li estas tre aktiva ĉe la Établissement Géographique de Bruxelles, kaj estas la instiginto de multnombraj laborlinioj en kunlaborado kun Philippe VANDERMAELEN.

Fine, inter la publikaĵoj de François-Joseph MEISSER, oni povas citi «Mémoire sur la cryptogamie aquatique» (1819), «Mémoire sur la question des morts apparentes» (1837), «Encyclopédie des sciences médicales» (1837-1838) kaj «Considérations sur les races humaines» (1838).