BERNIER Véronique

Belga pentristino, skulptistino kaj vitristino (??? 1965).
Naskonomo: Véronique BERNIER [verɔʼnik bɛrʼnje].
Artistonomo: VérobéVρb [verɔʼbe]. 


Post studadoj ĉe lʼAcadémie Royale des Beaux-Arts Alphonse DARVILLE en Charleroi, ŝi vizitas la Musée-Atelier du Verre en Sars-Poteries kie ŝi renkontas Étienne LEPERLIER (1996) kaj Kristina LOGAN (2000), transirante en ŝia verko de la malmoleco de ŝtono al la travidebleco de kristalo.