Winterland Hasselt

Belga evento situanta en Vlaanderen (2008).
Oficialnomo: Winterland Hasselt [,wintǝrʼland *ʼhasǝlt].
Adreso: Winterland Hasselt, Kolonel Dusart Plein, 3500 Hasselt.


La Winterland Hasselt estas evento, kiu ĉiujare okazas dum la jarfinaj festoj en la urbo Hasselt, kun kristnaska foirejo de pli ol 80 budoj, kafejoj kaj restoracioj, la plej vasta kovrita kaj movebla glitkurejo el la regiono, ornamitaj atrakcioj kaj porokazaj muzikoj, en vintra etoso.