ODIELE Hanne Gaby

Belga modelino devena el Vlaanderen (Kortrijk 1987).
Naskonomo: Hanne Gaby ODIELE [*ʼhanǝ ʼgabi ʼodi:l].


Post ĥirurgiaj operacioj dum infanaĝo pro intersekseco Hanne Gaby ODIELE fariĝas modelino, famkonata por sia laboro kun klientoj (Chanel, Givenchy, Prada) kaj magazinoj (Elle, Marie Claire, Vogue) de la modindustrio, same kiel por sia ago ĉe la asocio Interact Advocates for Intersex Youth.