LA FONTAINE Henri

Belga advokato, pacifisto kaj politikisto devena el Bruxelles (Bruxelles 1854 – 1943).
Naskonomo: Henri (Marie) LA FONTAINE [*ɑ̃ʼri (ʼmari:) ʼla fõʼtɛ:n].
Parencaro: Léonie LA FONTAINE (fratino).
Premio: Nobel Peace Prize (1913).


Specialisto pri juro kaj politiko, Henri LA FONTAINE karieras kiel advokato, kunlaboras al la Pandectes Belges, eniras la Parti Ouvrier Belge (1885), partoprenas en la fondo de la International Peace Bureau (1891) kaj kreas kun Paul OTLET la Institut International de Bibliographie (1895).