VALLÉE Jean

Belga kantaŭtoro devena el Wallonie (Verviers 1939 – Clermont-sur-Berwinne 2014).
Naskonomo: Paul GOEDERS [ʼpɔl ʼɣudɛrs].
Artistonomo: Jean VALLÉE [ʼʒɑ̃ vaʼle:].
Ordeno: Chevalier de l’Ordre de la Couronne (1999).


Sukcesa kantaŭtoro kaj kabareta stelulo, Jean VALLÉE dufoje partoprenas en la Eurovision Song Contest, atingante la 8an rangon kun la kanzono «Viens l’oublier» en 1970 kaj la 2an rangon kun la kanzono «L’amour ça fait chanter la vie» en 1978.