Mechelen

Belga arondismento situanta en Vlaanderen (1800).
Oficialnomo: Arrondissement Mechelen [ʼarɔndismɛnt ʼmɛɣǝlǝn].
Traduko: Arrondissement de Malines (franclingve) kaj Bezirk Mechelen (germanlingve).


Kreita en 1800, la arondismento Mechelen estas unu el la tri administraj arondismentoj de la provinco Antwerpen, kun 13 komunumoj (Berlaar, Bonheiden, Bornem, Duffel, Heist-op-den-Berg, Lier, Mechelen, Nijlen, Putte, Puurs, Sint-Amands, Sint-Katelijne-Waver, Willebroek).