Grottes de Goyet

Belga grotaro situanta en Wallonie.
Oficialnomo: Grottes de Goyet [ʼgrɔt ʼdǝ gɔʼjɛ].
Situo: provinco Namur, arondismento Namur, urbo Goyet.
Heredaĵo: Patrimoine National de Belgique (1976).


La Grottes de Goyet, kiuj situas laŭlonge de la rivereto Struviaux, formas gravan naturpejzaĝon kun stalaktitoj kaj stalagmitoj en formo de fantaziegaj figuroj, kie la precipaj belgaj prahistoriaj restaĵoj (artaĵoj, homoj, mambestoj) estas malkovritaj dum arkeologiaj prifosadoj.