Abdij Ten Putte

Belga abatejo situanta en Vlaanderen (1891).
Oficialnomo: Abdij Ten Putte [ʼabdɛj ʼtǝn ʼpytǝ].
Alianomo: Sint Godelieve Abdij [ʼsint ʼgɔdǝ,li:v ʼabdɛj].
Situo: provinco West-Vlaanderen, arondismento Oostende, urbo Gistel.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1977).


Origine, la Abdij Ten Putte estis konstruita por montri la lokon kie sankta Godelieve VAN GISTEL estis strangolita kaj ĵetita en lageton dum la jaro 1070, sed la nuna abatejo estas rekonstruita en novgotika stilo laŭ la planoj de la arkitekto Jean-Baptiste BETHUNE.