Belga pentristo devena el Vlaanderen (Bruxelles 1564/65 – Antwerpen 1638).
Naskonomo: Pieter BRUEGHEL de Jonge [ʼpi:tər ʼbɾøːɣəl ʼdə ʼjɔŋə].
Parencaro: Pieter BRUEGHEL de Oude (patro), Jan BRUEGHEL de Oude (frato), Pieter III BRUEGHEL (filo).
Imitulo de la laboro de lia patro, kreante verkojn kun la sama majstreco kaj pentrante multnombrajn kopiojn por respondi la demandojn de la kolektantoj, Pieter BRUEGHEL de Jonge konservas dum sia tuta vivo la stilon de la flandra realismo.