FLAMENT Cédric

Belga ĵurnalisto devena el Wallonie (Namur 1972 – 2017).
Naskonomo: Cédric FLAMENT [seʼdrik flaʼmɑ̃].
Kromnomo: Vlaams [ʼvlɑ:ms].


Kromnomita Vlaams pro siaj brilaj studadoj en ĝermanaj lingvoj, Cédric FLAMENT kunlaboras ĉe la ĵurnalo L’Avenir dum iom pli ol 20 jaroj, kiel sagaca observanto de la aktualaĵoj en la urbo Namur kaj de la suferado de la plej humilaj homoj.