STREBELLE Olivier

Belga skulptisto kaj pedagogo devena el Bruxelles (Uccle 1927 – 2017).
Naskonomo: Olivier STREBELLE [ɔliʼvje streʼbɛl].
Parencaro: Rodolphe STREBELLE (patro), Claude STREBELLE (frato).
Premio: Prix de Rome (1956).


Plie de profesora kariero en diversaj akademioj kaj universitatoj, Olivier STREBELLE estas fekunda artisto kies verkoj ornamas privatajn kolektojn kaj publikajn lokojn tra la mondo, kiel «Le Cheval Bayard» (1958) en Namur, «The Lions» (1986) en Atlanta kaj «Allée des Athlètes» (2008) en Beijing.