Belga universitato situanta en Bruxelles (1969).
Oficialnomo: Vrije Universiteit Brussel [ʼvrɛj ʼynivɛrsitejt ʼbrysǝl].
Mallongigo: VUB [ʼve ʼy: ʼbe].
Situo: arondismento Bruxelles-Capitale, urbo Bruxelles.
bildo © Vrije Universiteit Brussel
La Vrije Universiteit Brussel estas nederlandlingva universitato kiu enhavas 8 fakultatojn, precipe situanta sur la universitata areo Campus de la Plaine (en urbo Ixelles), kreita post la lingva divido kun la Université Libre de Bruxelles.