Colonne du Congrès

Belga memorkolono situanta en Bruxelles-Capitale (1850).
Oficialnomo: Colonne du Congrès [kɔʼlɔn ʼdy kõʼgrɛ].
Traduko: Kongress-Säule (germanlingve), Congres Kolom (nederlandlingve).
Situo: arondismento Bruxelles-Capitale, urbo Bruxelles.


Konceptita de la arkitekto Joseph POELAERT en novklasika stilo, la Colonne du Congrès estas memorkolono kun la Tombo de la Nekonata Soldato sur la malsupro kaj la statuo de la reĝo Léopold I sur la supro, kiu elvokas la nacian kongreson de 1830 (kies membroj redaktis la belgan konstitucion).