DE RAM Pierre

Belga historiisto kaj prelato devena el Vlaanderen (Leuven 1804 – 1865).
Naskonomo: Pierre (François) (Xavier) DE RAM [ʼpjɛ:r (frɑ̃ʼswa) (gzaʼvje) ʼdǝ ʼram].
Ordeno: Officier de l’Ordre de Léopold (1855).


Profesoro ĉe la Séminaire de Malines, arkivisto de la Archidiocèse de Malines-Bruxelles kaj hagiografiisto dum sia libertempo, Pierre DE RAM estas plej konata kiel unua rektoro de la efemera Universitas Catholica Belgii (1834) kaj poste de la nova Universitas Catholica Lovaniensis (1835).