HIGUET Georges

Belga pentristo devena el Wallonie (Nivelles 1892 – Marcinelle 1956).
Naskonomo: Georges (Jules) HIGUET [ʼʒɔrʒ (ʼjyl) *iʼgɛ].
Artistonomo: Georges HIGUET [ʼʒɔrʒ *iʼgɛ].


El modesta familio, Georges HIGUET estas sindonema pentristo de la elĉerpitaj kaj lacaj laboristoj, loĝante proksime de la Bois du Cazier kaj mortante du semajnojn antaŭ la tiea minkatastrofo, kun verkoj kiel «La Petite Juive» (1918?), «Mineur» (1936) kaj «Métallurgiste» (1950).