NATALIS Ernest

Belga esperantisto kaj pedagogo devena el Wallonie (? 1898 – Liège 1974).
Naskonomo: Ernest NATALIS [ɛrʼnɛst nataʼlis].


Kvankam li ne aktive partoprenas la movadon, Ernest NATALIS ofte defendas la internacian lingvon en siaj fakaj rondoj dum kariero kiel profesoro ĉe la Université de Liège, eĉ fariĝante prezidanto de la tieaj Someraj Universitataj Kursoj kaj skribante la libron «Kvaronjarcento de la pedagogia literaturo».