Villa des Lapins

Belga vilao situanta en Wallonie (1890).
Oficialnomo: Villa des Lapins [vilʼla ʼdɛ laʼpɛ̃].
Situo: provinco Namur, arondismento Dinant, urbo Anhée, sekcio Warnant.


Originala kaj stranga, la Villa des Lapins estas domo kun fasado dividita en paneloj ornamitaj per humurplenaj bareliefoj (Eva plukas pomon, hundoj ĉasas kuniklojn, vulpo kaptas kokinon, vadobirdoj vagas en la kanoj, tri cignoj naĝas sur lageto), kies la aŭtoro tute ne estas konata...