Festival International du Film dʼAmour

Belga filmfestivalo okazanta en Wallonie (1984).
Oficialnomo: Festival International du Film dʼAmour [fɛstiʼval ɛ̃tɛrnasjɔʼnal ʼdy ʼfilm daʼmur].
Mallongigo: FIFA [fiʼfa].

bildo © Festival International du Film dʼAmour

La Festival International du Film dʼAmour, kiu okazas ĉiujare dum la semajno de Sankta Valenteno en urbo Mons, estas eŭropa kaj internacia konkuro de filmoj pri amo (sed ne pri “rozakva” romanco!) kun diversaj premioj atribuitaj de profesia juĝantaro.